La eŭropa lingvopolitiko kaj la malsimetria strukturo de la Reto forigas al la britoj la neceson studi fremdajn lingvojn
Kiel memorigis en sia blogo Toño del Barrio, hodiaŭ estas la Tago de Esperanto: tago de festo sed ankaŭ de pripensado, dum kiu oni invitas la tutmondajn blogistojn publikigi artikolon en la neŭtrala lingvo
Ni parolas pri ne malfacila temo. Tiun ĉi semajnon la lingva demando fariĝis aktuala afero en la Unuiĝinta Reĝlando. Depost 2004 kiam la tiulanda Ministerio pri Edukado forigis la devigon por la lernejoj aldoni – kiel elekteblan fakon- duan lingvon, la nombro de junuloj ilin studantaj draste faladis. Eĉ en la privataj lernejoj.
La moralinstruo kiun deduktas la komunikiloj estas simpla: Kial lerni lingvojn se oni povas devigi la anglan kiel ununuran mondlingvon?… eĉ en la reton.
The Economist, ĉiam lucida, rekomendas ke eĉ se tio okazas, la britoj lernu duan lingvon por konservi la konkurivon. Kial? Pro perversa kialo kiu pruvas la realan staton de la afero en la Eŭropa Unio:
they will lose the competitive advantage that once came with being among the relatively few to speak the world’s most useful language. Competent bilinguals, many of whom have travelled in the course of acquiring English, can offer everything that English monoglots can—as well as an extra language and an international perspective.
Tio estas: atentu la internacian plurlingvan eliton, ĉar ili parolas la anglan sufiĉe bone por ŝajnigi sin dulingvaj, kaj ili ne estos facile marĝenigitaj en la lingva strukturo de globala dominado. Sed samtempe tiu sama elito, pro sia eliteco profitas de la malsimetriaj reguloj kaj ŝajnigas sin blindaj… sed la eŭropa realeco estas evidenta kaj ne nur ni tion diras: la grandaj beneficuloj malferme kontraŭdiras siajn eŭrokratajn defendantojn.
Toño kaj Manolo:Dankon per la traduko!






Creandote un usuario en un
Puedes ver los 23 posts más actualizados de mi
Puedes ver las estadísticas de este blog -entre otros- en el 
Bonega Blogero!

(kiel kutime)